Ekde malnovepoko ĝis la 9-a jarcento wobdźěłać

Nomo Luzacio (Losicin, Lonsicin) estas unuafoje dokumentita en la jaro 932, dum tribo de luzacianoj jam en la duono de la 9-a jarcento. La nomo Luzacio devene, kaj poste ĝis la komenco de la 15-a jarcento, markis sole teritorion de Malsupra Luzacio (eksa Orienta Marko).

En malnovepoko la teritorio estis loĝigita de ĝermanaj hermunduroj, langobardoj kaj vandaloj, fine de la 6-a kaj komence de la 7-a jarcentoj ekprenis iliajn sidejojn slavaj triboj de soraboj: en Supra Luzacio precipe milĉanoj (Bautzen) kaj bjezunĉanoj (Görlitz), en Suba Luzacio poste luzacianoj. Jam ekde la 8-a kaj la 9-a jarcentŝanĝoj la orienta limregiono de Luzacio fariĝis celo de ekspansiemo de franka, poste de Orientfranka Regno. Tiu kreis ĉi tie en la dua duono de la 9-a jarcento Orientan Markon. Sub gvido de precipe saksiaj feŭdoestroj ĉi tie estis okcidente de rivero Elbo (rivero) nove establita Soraba Marko. Samtempe en la jaroj 883 – 897 ĉi tien tuŝis potenco de Grandmoravia regno.

Von der Frühzeit bis zum 9. Jahrhundert wobdźěłać

Der Name Lausitz (Losicin, Lonsicin) ist erstmalig dokumentiert im Jahre 932, während der Stamm der Lausitzer schon in der Hälfte des 9. Jahrhunderts. Der Name Lausitz stammte ursprünglich aus der Niederlausitz und bezeichnete auch bis Anfang des 15. Jahrhundert die Niederlausitz.

In der Frühzeit war das Gebiet von den germanischen Hermunduren, Langobarden und Wandalen besiedelt. Ende de 6. und Anfang des 7. Jahrhunderts siedelten sich dann die slawischen Stämme der Sorben an: in der Oberlausitz die Milzener (um Bautzen) und Bjesunzanen (um Görlitz), in der Niederlausitz später die Lausitzer. Schon ab dem Ende des 8. und Beginn des 9. Jahrhunderts wurde die Grenzregion der Lausitz Ziel des Expansionstrebens des fränkischen, später des ostfränkischen Reiches. Dieses bildete hier in der zweiten Hälfte des 9. Jahrhunderts die Ostmark. Unter der Führung der sächsischen Feudalherren wurde hier westlich der Elbe die Sorbische Mark neu etabliert. Gleichzeitig dehnte in den Jahren 883-897 das Großmährische Reich seine Macht bis hierher aus.

Periodo de la 10-a jarcento wobdźěłać

Kiam estiĝis Germana Reĝlando, Luzacio estis okupita de saksia duko Henriko la 1-a la Birdisto (912 – 936) kaj envicigita ĝis Orienta (saksia) Marko priregata de margrafo Sigfrido (pli norda parto) kaj ĝis Mejsena Marko (pli suda parto). En la teritorio de Bautzen estiĝis Marko, kiun administris ekde la fino de la 10-a jarcento vetinoj (ekde la jaro 1031 margrafo de Orienta Marko).

Zeitraum des 10. Jahrhunderts wobdźěłać

Als das Deutsche Königreich entstandt, wurde die Lausitz vom sächsischen Herzog Heinrich dem ersten (912-936) besetzt und eingegliedert bis zur Ostmark, welche der Markgraf Sigfried (nördlicher Teil) regierte, bzw. bis zur Meißener Mark (südlicher Teil). Im Gebiet von Bautzen entstand die Mark, welche seit dem Ende des 10. Jahrhunderts die Wettiner verwalteten (seit dem Jahr 1031 Markgraf der Ostmark).

Periodo de la 11-a jarcento ĝis tridekjara milito wobdźěłać

De komence de la 11-a jarcento renkontiĝas en Luzacio potencemaj interesoj de germana, pola kaj ĉeĥa landoj. Konflikto inter pola reĝo Boleslavo la Valianta kaj Henriko la 2-a (de 1003) finiĝis en Bautzen, per kiu la regiono de Bautzen estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando. Post morto de Boleslao kaj diseriĝo de la centra potenco en Pollando la regiono de Bautzen estis ekde la jaro 1033 denove de la imperiestro. En la jaro 1076 ĉeĥa princo kaj poste reĝo Vratislav la 2-a, sed kiu ne sukcesis priregi ĝin ĝis la jaroj 1081 – 1086, ricevis kiel feŭdo parton de teritorio de pli posta Supra Luzacio kaj parton de Malsupra Luzacio (Orienta Marko). La teritorio de pli posta Supra Luzacio estis denove aligita al Ĉeĥa ŝtato nur dum Soběslav la 1-a en la jaro 1036 (ĝis la jaro 1253). Nelonge post tio okazis ankaŭ unuafoje divido de Görlitz de regiono de Bautzen, kiu evoluis ĝis fino de la 14-a jarcento memstare.

Malsupra Luzacio estis en la 11-a ĝis 12-a jarcentoj akirita de saksiaj vetinoj (granda parto – Orienta Marko – Ostmarko en la jaro 1031), ekde la jaroj 1303/1034 ĝi apartenis al askanoj, kiuj jam antaŭe en la jaro 1253 akiris per geedziĝo al ĉeĥa princidino Božena kun doto la regionojn de Bautzen kaj Görlitz.

Kiam brandenburgaj askanoj estis formortintaj, iom post iom Luksemburgoj akiris la teritorion en Luzacio: en la jaro 1319 regionon de Bautzen, en 1329 regionon de Görlitz kaj en 1346 Lubinon, kiuj komune kun antaŭe ĉeĥa Zittau kreis unu teritorioan tutaĵon, kiuj estas poste konata ekde la jaro 1410 sub nomo Supra Luzacio. En la jaroj 1348 kaj 1364 – 1368 Karolo la 4-a aĉetis al Ĉeĥa Krono Malsupran Luzacion (daŭre de la jaro 1373), jam en la jaro 1356 envicigita en kadron de Landoj de Ĉeĥa Krono kaj en frunton de margrafujo estis enoficigita margrafestro, de komence de la 16-a jarcento estis nomitaj du margrafestroj.

Signifan postenon enkadre de Luzacio havis Sesurbaro.

Malsupra-luzacia margrafujo estis en la jaroj 1445/1462 daŭre malpliriĉigita je urbo Cottbus kun pli vasta ĉirkaŭaĵo (la teritorion akiris brandenburga princo-elektisto). En la jaroj 1471 – 1490 ambaŭ Luzaciojn ricevis (komune kun Silezio kaj Moravio) kiel kronita ĉeĥa reĝo Matiaso la 1-a Korvino. Post lia morto ĝi denove kreis parton de Landoj de Ĉeĥa Krono.

Periodo de tridekjara milito ĝis Viena kongreso wobdźěłać

En la paso de la tridekjara milito la saksia princo-elektisto Johann Georg de imperiestro Ferdinando la 2-a poste akiris la tutan Luzacion (krom la teritorio ĉirkaŭ Cottbus, kiu estis priregata ekde la 15-a jarcento de Brandenburgio) unue kiel lombardigaĵo (1624), poste kiel Ĉeĥa Krona feŭdo de Praga paco el la jaro 1635.

Periodo de Viena kongreso ĝis fino de la dua mondmilito wobdźěłać

Laŭdestine de Viena kongreso (1814 – 1815) la tuta Malsupra Luzacio kaj nordorienta parto de Supra Luzacio fariĝis de Prusio. Enkadre de Prusio poste Malsupra Luzacio estis envicigita en provincon de Brandenburgio, dum Supra Luzacio fariĝis parto de provinco Silezio. La resto de Supra Luzacio restis al Saksio kaj ĝi kreis poste unu el ties regionoj („Margrafujo Supra Luzacio“, en la jaroj 1835 – 1932 „Bautzenan regionon“). Saksia parto de Supra Luzacio havis ampleksan aŭtonomion inkluzive de propra parlamento. Post la unua mondmilito aperis movado postulanta kreiĝon de unueca Luzacia Federacia Ŝtato enkadre de Germanio, kio ne estis realigita, kaj do la divido de Luzacio inter Prusio kaj Saksio el la tempo de Viena kongreso superis ĝis la fino de l‘ dua mondmilito. En la jaro 1932 poste okazas nuligo de Bautzena regiono kaj ties kuniĝo kun saksia regiono Dresdeno ĝis Dresdena-Bautzena regiono.

Periodo de la fino de la dua mondmilito ĝis nuntempo wobdźěłać

En konferenco en Potsdamo la teritorio de Luzacio estis nove redividita. La teritorio oriente de rivero Niso estis aligita al Pollando (hodiaŭ tiu ĉi parto de Luzacio estas dividita inter Lubuŝia vojevodio kaj Malsupra Silezio (vojevodio)), dum okcidente de la rivero ĝi fariĝis parto de soveta okupacia zono de Germanio. Samtempe soraboj, vivantaj en Ĉeĥoslovakio, postulis aligon de Luzacio al Ĉeĥoslovakio, sed tio ne estis realigita. Domowina (reprezentanta organizo de soraboj) poste postulis envicigon de la tuta germana parto de Luzacio al Saksio. En referendumo en ĝis nun prusia parto de Luzacio balotis por aligo al Saksio sole distriktoj en la teritorio de ĝisnuna Supra Luzacio (parto de ĝisnuna prusia provinco de Silezio), dum distriktoj en la teritorio de Supra Luzacio (parto de ĝisnuna prusia provinco de Brandenburgio) rifuzis tion. Tial poste ĝis nun prusia parto de Supra Luzacio estis envicigita ĝis Saksio, dum Malsupra Luzacio restis parto de Brandenburgio, kies statuto estis pli poste ŝanĝita je lando (Prusia ŝtato estis pro decido de aliancanoj de la 25-a de februaro de 1947 nuligita).

La 7-an de oktobro de 1949 estas en la teritorio de la soveta okupacia zono de Germanio proklamita de komunistoj nova priregata ŝtatformacio Germana Demokratia Respubliko (GDR), kiu estis unue ĝis la 22-a de julio de 1952 federacio de 6 landoj (Berlino, Brandenburgio, Turingio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto). La 23-an de julio de 1952 la landoj estis nuligitaj kaj GDR fariĝas centralisma ŝtato, enkadre de kiu Malsupra Luzacio estis envicigita ĝis regiono Cottbus, dum Supra Luzacio estis dividita inter regionon de Dresdeno (plimulto de la teritorio) kaj regionon de Cottbus (la norda parto). En la jaro 1989 post ribeloj la komunisma potenca monopolo estas forigita. La 3-an de oktobro de 1990 poste okazas unuiĝo de GDR kun Federacia Respubliko Germanio. Tiun tagon ankaŭ okazas renovigo de landa aranĝo en la teritorio de la eksa GDR; tiutempe en la teritorio de la germana parto de Luzacio agadis regionalisma movado „Iniciatemo por la nedividita Luzacio“, sed kiu ne trovis sufiĉan reagon. Preskaŭ la tuta germana parto de Supra Luzacio estis reenvicigita ĝis renovigita lando Saksio, kaj Malsupra Luzacio kun malgranda parto de Supra Luzacio ĝis Brandenburgio. Tiu ĉi stato daŭras ĝis nuntempo.

Z Wikipedije, swobodneje encyklopedije